Pri la belegaj tagoj en Forchheim kaj regiono Bavario

 

 

 

Antaŭ kelkaj monatoj mi informis vin ke, ekde la jaro 2000, ĉi tie en Gherla, funkcias E-grupo (plenkreskuloj kaj gejunuloj) kiuj laboras senĉese por kreskigi la uzadon de la Internacia Lingvo.

 

   Ĉi-jare, pli precize de 2-a ĝis la 11-a de aŭgusto, la prezidantino de la Esperanto-Grupo el Forchheim - sinjorino Evelin Geist invitis gesamideanojn el la ĝemelurbo Gherla, ankaŭ el Litovio, Ĉeĥio, Hungario kaj Francio.

 

   La programo komencis dimanĉe, la 4-an de aŭgusto kaj ĉiuj gesamideanoj estis invititaj al la urbodoma salono eĉ de ĉefurbestro de Forchheim - sinjoro Franz Stumpf. Li esprimis la ĝojon pri nia vizito kaj parolis pri la historio de Forchheim. La prezidanto de la Bavara Esperanto Ligo - sinjoro Gosbert Gehlert tradukis al Esperanto kaj, en la nomo de BELO transdonis kelkajn librojn por la Esperanto-biblioteko el Gherla. Post la komuna tagmanĝo okazis interesa urbogvidado, multaj de la gastoj estis vestitaj per la Esperanto-t-ĉemizo kiujn donace ni ricevis de sinjorino Anny Hartwig - la prezidantino de la Esperanto Grupo el Nurenbergo.

 

 

   Lunde la programo komencis kun nia vizito de la speciala naĝejo "Palm Beach" en Stein - ekstraordinare bela - kaj poste ni vizitis la firmaon "Lebkuchen Schmidt", kie oni produktas la mielkukojn. Samtempe la gastoj povis gustumi la famkonatajn kukojn, ankaŭ oni povis kafumi. Poste, ĝis vespere ni piediris tra la urbo (Nurenbergo) kaj kelkaj el ni estis intervjuitaj de ĵurnalisto de la "Nürnberger Nachrichten" kiu, kune kun la fotografo akompanis nin ĝis la memortabulo de Leopold Einstein. En Nurenbergo, ni ankaŭ vizitis la domon de Albrecht Dürer, la imperiestran Kastelon kaj la malnovan urbon.

 

   Mardo estis la unua libera tago kaj ĉiu el ni, kune kun la gastigantoj, partoprenis diversajn aranĝojn (oni povis viziti la ĉirkaŭaĵon, oni povis aĉeti diversajn memoraĵojn ktp.).

 

   Merkrede ni ekskursis al Rothenburg ob der Tauber kie ni ricevis la akcepton per historiaj figuroj de la kelestro kaj sia filineto kaj, ĉiu el ni, povis gustumi la vinon el granda pokalo. Post la akcepto komencis la urbgvidado tra Rothenburgo.

 

 

   Ĵaŭdo estis la dua libera tago, ni povis legi, ni povis promeni, ni povis ripozi.

 

   Vendrede ni vojaĝis al Bad Windsheim al la liberaera muzeo kie mi rememoris pri la "Vilaĝa Muzeo" el Bukaresto! Survoje, Josefo Kriz el Ĉeĥio faris Esperantoinstruadon, do ni kunligis la agrablan kun la utila.

 

   Sabate, sinjorino Evelin Geist organizis en sia propra domo la feston, kie ni multe interparolis, ni manĝis, ni trinkis, ni kantis! Partoprenis ankaŭ la respondeculo por la ĝemeleco Forchheim - Gherla - la urba konsilaro  sinjoro Gerhard Käding kiu donacis al Evelin Geist, Adi Pop kaj Mariana Berariu florojn kaj vinon.

 

   Dimanĉe, la 11-a de aŭgusto ni forlasis  Germanion. La okulojn de ĉiuj abundis da larmoj...

 

   Neniam mi forgesos la belegajn tagojn en Forchheim kaj Bavario kaj elkore mi dankas al

   Evelin Geist kaj al ĉiuj gesamideanoj kiuj klopodis kaj zorgis pri ni.

 

 

   MARIANA BERARIU 

   ESPERANTO GHERLA

 

 

Ĉi tie vi trovas raporton farita de diversaj aliaj partoprenintoj kaj plu multajn fotojn

 

Reen al la komencpaĝo de la Esperanto-Grupo Gherla